Eugène Lanti

Manifesto de la Sennaciistoj

(1931)

 



Note

For an English shortened version of this Manifesto go to : http://www.satesperanto.org/frakcioj/sen_ms_en.html

 


 

Ne nur legu, sed studu.

Jam de dek jaroj la sennaciismo fantomas en la vicoj de l’ laborista esperanta movado. Tra la tuta mondo miloj da proletoj uzas inter si la saman lingvon, ĉu en grupoj, ĉu por sia korespondado kun aliaj k-doj el malproksimaj lokoj. Tiu fakto naskigis la ideon pri eblo por la Laboristaro sin organizi laŭ originala maniero k prezenti al si novajn metodojn de klasbatalo.

Ĝis nun la sennaciismo estis ofte priparolata en la organoj de Sennacieca Asocio Tutmonda k neniam estiĝis tre forta kontraŭstaro al tiu nova ismo. Sed estis antaŭvideble, ke iun tagon la ortodoksaj internaciistoj kontraŭstaros al tia herezaĵo. Efektive, jam de kelka tempo vasta agitado estas metode entreprenita por kontraŭbatali la novan ismon.

Sekve la k-doj, kiuj simpatias al la ideo, sed ne havas pri ĝi tre klaran bildon, povus ŝanceliĝi. Multaj senpripense eĉ identigis la sennaciismon kun la «proleta internaciismo». Tial estas nepre necese prezenti klare k sufiĉe detale nian vidpunkton k defendi ĝin kontraŭ la atakoj de la ortodoksuloj.

Tio fariĝis tiom pli necesa, ke se ni ne vigle kontraŭmetos niajn argumentojn al la sofismoj k ŝablonoj disvastigitaj de la internaciistoj, ĉi lastaj sukcesos en la konfuzo kredigi al la esperantistaro, ke ili reprezentas la sole revolucian tendencon. Dum estas facile montri, ke ilia internaciismo estas fakte nur ia oportunismo, akceptebla ĉe partigvidantoj, ignorantaj la lingvan problemon, sed nepardonebla ĉe proletaj esperantistoj.

Ni estas certaj, ke plurjara aplikado de esperanto fare de klaskonsciaj laboristoj devas nepre alkonduki ilin unue al embrio de sennacieca spiritostato, k poste al klara prezento de problemoj je sennacieca vidpunkto. Ni ne dubas, ke multaj k-doj trovos en la sekvantaj paĝoj la klarigon, la firmigon pri tio, kion ili pli malpli konfuze sentas k prezentas al si jam delonge. Ili certe konsentos kun ni, ke vera revoluciulo devas esti kapabla idee anticipi. En mala okazo li estas nur filistre konservativa. Tial la proletaj esperantistoj devas tiri ĉiujn logikajn konsekvencojn el la aplikado de artefarita mondlingvo.

Ni plene konscias, ke nia vidpunkto estas nuntempe utopia, tial ke ĝis nun esperanto tre malvaste disvastiĝis. Sed en la okuloj de multaj, kiuj konsideros la sennaciismon kiel fantaziaĵon, mondlingvo ankaŭ estas de ili konsiderata kiel utopio. Kaj tamen ni, esperantistoj, scias proprasperte, ke ĝi estas efektivigeblaĵo, ke ĝi estas fakto, viva fakto. Ni do, sentime elpaŝas kun nia Manifesto en la arenon de la ideologia batalo.

Januaro 1931

 


 

I. INTERNACIISMO

En fama manifesto, aperinta antaŭ 83 jaroj, la proletoj el ĉiuj landoj estis alvokataj unuiĝi. Kaj tiucele jam stariĝis diversaj Internacioj, kies gvidantoj rilatas pli malpli ofte inter si, ĉu per leteroj, ĉu dum kongresoj; plej ofte pere de tradukistoj k interpretistoj. Laŭ ĝenerala maniero, la amasoj fakte restas ankoraŭ tute apartigitaj en naciaj kadroj k havas nenian kontakton inter si – krom sur batalkampoj dum teruraj militoj.

En tiuj naciaj kadroj la spirito de l’ homoj estas per la lernejo, per la gazetaro k per ĉiuj aliaj rimedoj, kiujn disponas la ŝtatoj, prilaborataj tiele, ke, post pluraj generacioj, nacianoj konsistigas realan spiritan rason.

Estas vere, ke, laŭ konfeso de fakuloj mem, en la t. n. civilizitaj landoj jam de pluraj jarcentoj ne plu ekzistas puraj rasoj je biologia signifo de l’ vorto. Laŭ studoj de Frederiko Lefevr, oni ekzemple retrovas en la antikvadevenaj brakicefalaj (1) loĝantaroj el Francio mongolan devenon. Kaj profesoro Johano Brunhes pruvis, ke la nuntempaj Judoj el Besarabio, Ukrainio k Polio estas grandparte Slavoj k Tataroj, kiuj, antaŭ mil jaroj, estis konvertataj al la judismo per la politika k milita influo de la Ĥazaroj. Cetere, ĉi tiuj lastaj estis mem Turanoj fariĝintaj Judoj. La miriga rezulto de tio estas, ke la nuntempaj Judoj el Krakovio k Varsovio aspektas pli jude ol tiuj el Jeruzalemo!

Sed filozofoj k psikologoj povas ja prave paroli pri «historiaj rasoj», pri «animo de popoloj». Tiaj rasoj, tiaj animoj estas iel artefaritaj. Ili ne konsistigas ion esence nevarieblan, nemodifeblan. Ilin kvazaŭ knedis la Historio. Tamen estas homoj, eĉ inter la sin nomantaj revoluciuloj, kiuj konsideras, ke la fakto nacio estas io tute natura, sankta k konservinda. Tia vidpunkto estas esence reakcia.

Inter tiuj homoj, unu el la plej eminentaj estis Johano Ĵores (2). En la verko «La Nova Armeo» troviĝas tre brila pledo pri patriotismo, aŭ naciismo, k internaciismo. Komentante la faman frazon de Marks k Engels en La Komunista Manifesto, nome, ke «la proletoj ne havas patrion», li klarigis ties ĝustan signifon per abundo da argumentoj k montris, ke la aŭtoroj de l’ Manifesto estis ankaŭ adeptoj de la politiko pri sendependeco de l’ nacioj k pri ilia rajto al memdispono.

Marks k Engels dirante, ke «la proletoj ne havas patrion» nur konstatis fakton. Tial ke la proletoj ne posedas sian ĝustan parton el la patrio, oni ja povas argumenti, ke ili estas senpatriaj. Sed oni ne devas malatenti, ke la aŭtoroj de l’ Manifesto tuj aldonis:

«Ĉar la proletaro devas unue konkeri la politikan regadon, stariĝi kiel nacia suverena klaso k konsistigi per si mem nacion, ĝi estas mem ankoraŭ nacia, kvankam tute ne en la burĝa senco.»

Kaj iom pli poste en la sama verketo oni povas ankaŭ legi:

«Laŭgrade kiel la ekspluatado al unu individuo fare de alia estas neniigata, same neniiĝas la ekspluatado al unu nacio fare de alia.

«Kun la falo de la antagonismo de l’ klasoj en la interno de l’ nacio falas la malamika sinteno de l’ nacioj inter si.»

Ni tute konsentas kun Ĵores, ke en tiaj diroj oni ne povas trovi kondamnon al la ekzisto de nacioj. Marks k Engels sekve ne akcelis ilian formalaperon k staris ĉe pure internaciista vidpunkto. Ili do ne estis sennaciistoj.

Ĵores plue argumentis, ke eĉ en la kapitalisma regsistemo la proletoj havas patrion. Kaj tio estas ankaŭ iasence vera. En nacia kadro burĝo k proleto estas pli malpli simile prilaborataj de la samaj ŝtataj rimedoj. Parolante la saman lingvon, ili per tiu fortega ligilo iel sentas sin el sama granda familio. Homoj nacie enkadrigitaj tiel akiras similon de animo k karaktero; ili sentas inter si ian parencecon, ĉefe en historiaj tempoj, kiaj estas la militoj. Tiel povas estigi tiaj patriotaj psikomalsanoj kiel tiu, kiun oni povis konstati en 1914 ĉe la eksplodo de l’ milito. La klasbatalemo forventoliĝis k ekregis dum la unuaj monatoj la «sankta unuiĝo» inter la klasoj. La patriotisma entuziasmo facile superregis ĉiujn aliajn sentojn, k narkotis la malfortan raciemon.

Nacioj estas realaĵoj, estas faktoj. Kompreneble, konstati fakton ne signifas ĝin pravigi. Religioj, epidemioj ankaŭ estas faktoj k ilia ekzisto ne praviĝas pro tio. Sed estas ankaŭ fakto, ke Ĵores k kun li Bebel, Lenin (3) k. a. malpli famaj gvidantoj de l’ laborista movado prezentis al si la nacion kiel ion naturan k defendindan.

Parafrazante diron de Bekn (angle: Bacon): «iom da scienco malfortigas la kredon je dio; multe da scienco ĝin fortigas», Ĵores konkludis jene sian tezon: «iom da internaciismo malfortigas la patriotismon; multe da internaciismo plifortigas ĝin. Iom da patriotismo malfortigas la internaciismon, multe da patriotismo plifortigas ĝin.» Tio signifas tre klare, ke la internaciismo neniel akcelas la sennaciigon de l’ mondo.

Cetere ĉiuj kongresoj de la diversaj Internacioj sin deklaris por la sendependeco de l’ nacioj, por la aŭtonomio de l’ patrioj. La internaciismo sekve estas nur sistemo, kiu celas starigi juran aranĝon inter la nacioj por eviti konfliktojn k militojn, sed neniel pretendas forigi la naciajn apartaĵojn, kiujn konsistigas lingvoj, moroj, tradicioj, ktp. ks.

Internaciistoj – ne ĉiuj (4) – konfesas la eblon k dezirindon alpreni unu helpan lingvon artefaritan kiel esperanton aŭ alian similan. Sed ili ne konsentas al tio, ke la naciaj lingvoj, la naciaj kulturoj k. a. naciaj diaĵoj tute malaperu aŭ almenaŭ fariĝu arkaikaĵoj, mortintaĵoj kiel la antikvaj grekaj k latinaj lingvoj k kulturoj. Ili konsideras tute utopia k nedezirinda, ke artefarita lingvo fariĝu la unika disvastigilio de tutmonda kulturo.

Rilate tiun problemon Karlo Kaŭcki tamen okupas apartan pozicion. En sia verko La Liberiĝo de la Nacioj (1917), li kontraŭbatalas la vidpunkton de Oto Baŭer, kiu, kiel Ĵores, konsideras la nacion kiel sanktaĵon nepre konservindan. Li interalie diras jenon:

«La unuopaj ŝtatoj fariĝas nuraj apartaj administraj distriktoj kun memadministrado. Tio aliflanke plifaciligas fari la interlimigon en maniero, ke ĉiu el ili ampleksas unu lingvoteritorion. Nur en la socialisma socio ekestos la eblo ĉiurilate efektivigi la nacian ŝtaton tiom, kiom la aferstato entute permesas. Sed tio okazus en la sama tempo, en kiu la suverena unuopa ŝtato ĉesus ekzisti. Ne nacia suvereneco, sed nur nacia memadministrado estus la celo de tiu ĉi evoluo.

«Sed fine ankaŭ la nacia interlimigo de l’ administraj distriktoj devus perdi sian signifon per tio, ke la plialtiĝinta popolklerigo akirebligas al ĉiu apud sia gepatra lingvo krome mondlingvon, tiel ke ĉiu povas ĉie en tutmondo orientiĝi interkompreniĝi, senti sin hejme.

«Ne la diferencigo, sed la asimilado de l’ naciecoj, ne la altiro de l amasoj al ia nacia kulturo, sed tio al la eŭropa kulturo, kiu iĝas ĉiam pli samsignifa kun mondkulturo, estas la celo de l’ socialisma evoluo.»

La tezo de Kaŭcki celas montri, ke la asimiliĝo de l’ naciecoj estas io neevitebla k ke oni ne devas perforte malhelpi tion. Ĉu oni povas konkludi el tio, ke la fama socialdemokrata teoriulo estas sennaciisto? Certe ne. Li ja prezentas al si, kiel ĉiuj aliaj socialistoj, komunistoj k eĉ anarkistoj (5) socialisman socion funkciantan en naciaj kadroj. Li parolas pri mondlingvo kiel helpa lingro apud la gepatra. Kaj kiu estu tiu helpa lingvo? Tion li ne diras. Eble li pensas pri la angla aŭ la franca, se ne la germana. Ni montros pli poste, ke la sennaciistoj havas tute alian komprenon pri la problemo.

La internaciistoj ja ĝenerale konsentas, ke la ĝisnuna absoluta suvereneco de la ŝtatoj aŭ nacioj devas esti limigota. Ili pli malpli precize rekomendas la starigon de supernacia organizo, kiu estus leĝdona por ĉiuj nacioj. Kiuj defendas tiun vidpunkton, tiuj iafoje sin nomas supernaciistoj. Sed ilia organizsistemo ankaŭ konservas la naciajn kadrojn k sekve ĝi estas esence diferenca de la sennaciismo.

* * *

Estas ja vere, ke ne ĉiuj internaciistoj konsentis al tio, ke proletoj defendu sian nacion, kiam milito eksplodas. La bolŝevikoj, ekzemple, opinias, ke en la imperiisma stadio de l’ kapitalismo, la proletoj ne devas konsenti al la batalo por defendi la patrion. Ili klarigas, ke tiaokaze ne temas pri defendo al la lando, sed pri milito inter imperiismoj por nova dispartigo de l’ mondmerkatoj aŭ de l’ kolonioj.

Ĉiu bone konas la agitvorton de Lenin, kiu rekomendis: «aliigi la imperiisman militon en civilan militon». Sed tio tute ne signifas, ke la genia gvidinto de l’ III-a Internacio konsentis, ke la popoloj rezignu batali por siaj «naciaj rajtoj», kiam fakte ili estas minacataj. La jam citita teksto (pĝ. 13, piednote) estas tre klara tiurilate.

Cetere en la plej freŝdata (1928) Programo de Komunista lnternacio estas dirite: «Agnosko pri la rajto de ĉiuj nacioj, sendepende de ilia rasa aparteno, pri plena memdispono, t. e. ĝis ŝtata apartiĝo.»

Tia vidpunkto estas ankaŭ agnoskata de la II-a Internacio. Ĝi estas la internaciisma vidpunkto, k cetere la sole aplikebla en la nuntempaj kondiĉoj.

Kiel konate, Lenin k Roza Luksemburg polemikis inter si pri la nacia problemo, sed estus granda eraro opinii, ke Roza konsentis al la sennaciigo de l’ popoloj. En la «Junius»-broŝuro, aperinta en 1915, riproĉe al la germana socialdemokrata partio, ŝi pledas la tezon, ke dum milita tempo la proletoj ne devas ĉesigi la klasbatalon, tial ke:

«Kiel jarcentoj atestas, ne estas la sieĝa ŝtato, sed la necedema klasbatalo, kiu vekas la memestimon, la oferemon k la moralan forton de l’ popolamasoj, kio estas la plej bona ŝirmo k la plej bona defendo de la lando kontraŭ eksteraj malamikoj.»

Kaj R. Luksemburg ĉe la fino de sia verketo konkludas:

« . . . la germana socialdemokratio povus efiki kiel lumturo, se ĝi restus konsekvenca . . . La germana proletaro restus la turgardanto de l’ socialismo k de la liberigo de l’ homaro, – k tio estus sendube patriota verko (6), kiu ne estus malinda je la disĉiploj de Marks, Engels k Lasal.»

Tiel ne parolus sennaciisto.

Ni citu ankoraŭ la opinion de unu el la nuntempaj plej aŭtoritataj marksistoj, Oto Baŭer. En sia libro kun titolo: Problemo pri Naciecoj k Socialdemokratio li argumentas, ke la socialismo estos kvazaŭ la apogeo de l’ naciismo:

«Nur la socialisma socio faros la nacian kulturon posedo de l’ tuta popolo k per tio faros el tuta popolo nacion. Tial ĉiu evoluisma nacia politiko necese estas socialisma politiko (pĝ. 164) . . . La fakto, ke la socialismo faras aŭtonoma la nacion, ĝian sorton la produkto de sia konscia volo, havas kiel efikon do kreskantan diferencigon de l’ nacioj en la socialisma socio, pli akran distingon de iliaj apartaĵoj, pli akran dividon de iliaj karakteroj unu de l’ alia (pĝ. 105). . . Alkonduko de l’ tuta popolo al la nacia kulturkomuno, akiro de plena memdecido per la nacio, kreskanta diferencigo de l’ nacioj – tio signifas socialismon» (pĝ. 108).

Ni povus multobligi la pruvojn pri tio, ke internaciismo k sennaciismo ne estas samsignifaj. Ne necesas. Ni aldonu tamen unu rimarkigon. Ĉiu konsentos kun ni, ke la gvidintoj k gvidantoj de la diversaj Internacioj estas sufiĉe kleraj homoj por scii, ke ekzistas en ĉiuj kulturlingvoj la vorto kosmopolitismo, kiu etimologie havas proksimume la saman signifon kiel tiun, kiun ni donas al la vorto sennaciismo. Se tiuj homoj volus meti en la programon de siaj respektivaj Internacioj, ke ili celas la sennaciigon de l’ mondo, ili certe ne parolus pri internaciismo sed pri kosmopolitismo. Tiel ili ne faris k tio plej bone pruvas, ke la nacioj estas de ili konsiderataj kiel io konservinda k defendinda.

Sed ili eble estas pravaj. Tio estas alia demando k ĝis nun ni celis nur refuti la senbazan aserton de kelkaj personoj, kiuj volas kredigi al la esperantistaro, ke la vorto internaciismo estas samsignifa kiel la sennaciismo, ekĝerminta en la SAT-movado. Tiuj homoj estas ĉu politike analfabetaj, ĉu konsciaj erarigantoj. Ili pensigas nin pri tiu monaĥo, kiu baptonomis kuniklon karpo por povi senpeke ĝin manĝi iun sanktan vendredon. Sed ni ne konsentos al tio, ke la sennaciismo estu identigita kun la internaciismo en la celo fari el ĝi ian partian ortodoksaĵon. Vero estas, ke nek etimologie, nek historie oni povas identigi la du ismojn.

Fakto restas, ke plej aŭtoritataj homoj el la laborista movado ŝatas k admiras sian nacian kulturon k predikas por ĝia ĉiamigo.

Kaj ĉu ni miru pri la ĉi supraj konstatoj? Certe ne. Ĝenerale la politikaj partioj celas akiri la regadon super sia propra lando. Ĉiu sekve devas utiligi en sia agitado la homan materialon, kiu ĝi sin turnas. Tial ke tiun materialon konsistigas plurjarcenta edukado, farita en nacia lingvo, per nacia literaturo, per nacia arto ktp. ks., estas tute nature, ke la politikaj agitistoj (7) ne havas emon fronti la antaŭjuĝon de la amaso k rekomendi la klasbatalon per rimedoj, kiuj ignoras la naciecojn. Ili ordinare nur sekvas, aŭ en plej bona okazo kuniras la progreson. llia tasko estas kunaranĝi, ordigi ekzistantajn kondiĉojn, adaptiĝi al ekzistantaj cirkonstancoj, trovi ian ekvilibron inter diversaj sociaj fortoj k neniel fari, pioniran laboron.

Nian ĉi supran aserton bone pruvas la nacia politiko en Sovetio. Tie la regantoj ne celas forigi la naciecajn diferencojn; male ili helpas al malgrandaj popoloj akiri apartan nacian kulturon. Tio estas pure internaciista politiko. Sennaciistoj ja trudus la lernadon de esperanto en lernejoj k tiel akcelus sennaciecan mondkulturon. Plie, tial ke lingvo komuna estas tamen necesa por la rilatoj inter ĉiuj nacioj, kiuj konsistigas la vastan Sovetion, estas la rusa, kiu fariĝas pli k pli la oficiala helpa lingvo. Ni kompreneble ne kritikas tiun lingvan imperiismon. Tute male, ni preferas vidi la superregadon de unu sola lingvo sur vasta teritorio ol konstati la vekiĝon de patriotaj sentoj en Ukrainio, en Blankrusio k alie. Tipajn specimenon pri tiu patriotismo oni povis konstati kelkfoje eĉ inter la esperantistaro, kio pruvas, ke la disvastigata ideo pri nacia kulturo, pri rajto de popoloj je apartiĝo k memdispono estas en plej bona okazo nur oportunismo, sed povas ankaŭ fariĝi eĉ reakcia danĝera subjektiva forto. Multaj faktoj pruvas la ekziston de tiu danĝero. Ni citu nur la opinion de K-do el Ukrainio:

«En Sovetio oni kulturas naciismon sub la egido de l’ oficiala nacipolitiko, kiu favoras naciismon. Nur tre malmultaj estas la komunistoj, kiuj levas sian voĉon kontraŭ la kulturata naciismo; tiun voĉon oni tute ne aŭdas. Ekz., antaŭ nelonge aperis tre interesa k atakata en la oficiala gazetaro libro de konata komunisto Vaganjan «Pri nacia kulturo», kie la aŭtoro akre atakas la poziciojn k agojn de l’ nacikulturanoj k defendas la tezon, ke ĉia nacia kulturo estas utila nur por la burĝaro, k nacia kulturo ne povas esti kulturo proletara. Tamen, eĉ ĉi tiu aŭtoro ne venas konsekvence al sennaciismo, li haltas duonvoje k diras, ke la proletaro devas krei internacian kulturon en lingvoj naciaj! – La ortodoksaj KP- ĉefoj (Stalin k. c.) favoras renaskiĝon k artefaritan reviviĝon, rekreadon de naciaj kulturoj. Kelkiuj, kiel ekz. Krupskaja, la vidvino de Lenin, antaŭ nelonge faris paroladon pri nacia k internacia kulturo, k en tiu parolado ŝi atakis sennaciismon, pledante por nacikulturoj. Estas rimarkinde, ke si ligis sennaciismon kun esperanto k direktis siajn atakojn samtempe kontraŭ tiu k alia. – Frapanta ekzemplo de l’ praktika nacipolitiko: La Ĥarkova radiostacio organizis disaŭdigon de priesp-aj lekcioj k esp. kurso en ukraina lingvo. Tio ne plaĉis al kelkaj ukrainaj naciistoj, kiuj gvidas la stacion, ĉar ili ja celas ukrainigon, ne esperantigon. Oni serĉis pretekston por forigi la nedezirindan lekciaron. Kaj jen tian pretekston oni trovis: la K- do lekciisto diris en iu el siaj lekcioj, ke venos tempo, kiam – sur la grundo de tutmonda ekonomio – formigos tutmonda kulturo k – iom post iom – formortos naciaj lingvoj. Nu, tio estis sufiĉa: la sekvonta lekcio ne okazis ! . . . » (2-XII- 1927.)

Ni tamen ne diras, ke la politika agitado estas tute nenecesa, senutila. Sed ĝi ne estas sufiĉa. La plej esence grava estas la laboro de la pioniroj, kiuj inventas, anticipas, dishakas en la arbaro el antaŭjuĝoj k tradicioj, forsekigas la marĉon el rutinoj k tiel preparas la vojon, kiun pli poste sekvos la amaso.

 

II. SENNACIISMO

Kio aliigas fakte la mondon, tio estas la scienco, la tekniko, – idoj de la Racio, kiu produktas artefaritaĵojn. Ĝi inventas, konstruas, aliigas la laborkondiĉojn de l’ homoj, eĉ la medion, en kiu ili vivas, per aplikado de novaj produktofortoj. Tiuj aliigoj reefikas sur la spiriton de l’ homoj. La scienco ne povas esti nacieca kiel la arto. La racio estas la sama ĉe ĉiuj latitudoj. Du plus du estas kvar en Londono kiel en Pekino. Por konstrui maŝinon, oni devas fari la samajn kalkulojn, indiferente ĉu tio okazas en Moskvo aŭ en Nov-Jorko. Ni tiel kvazaŭ palpas per la fingroj la bazon, sur kiu povas stariĝi tutmonda kulturo.

Aliparte, metallaboristo produktanta la saman parton el aŭtomobilo, ĉu en Parizo, ĉu en Tokio, estas devigata fari la samajn manipulojn k tiel estas metata en saman artefaritan medion. Tiu fakto kreas la necesan – sed ne sufiĉan – kondiĉon por ke unuformiĝu la spirito de ĉiuj metallaboristoj en la mondo.

Malhelpas al tio plurjarcenta peza tradicio, malsamaj lingvoj k malsama edukado.

Tiuj laboristoj estas ankaŭ plej ofte ekspluatataj de la sama mastro: la financa kapitalo, kiun per la akcia sistemo konsistigas la pruntoj de monhavantoj el ĉiuj mondpartoj. En la borsoj de l’ grandurboj iu ajn monhavanto povas ja aĉeti la laborforton de homoj, kiujn li ne konas, kiujn li neniam vidos, pri kies ekzisto li eĉ ne pensas. Kaj se okazas bankroto de gravaj bankoj en Nov-Jorko, tiu reefikas sur ekonomian vivon en Tokio k en Berlino. Neniu neas tion.

Estas ankaŭ ŝablono paroli pri la tutmonda trafiko, pri la senfadena telefonio k aliaj similaj komunikiloj. La mondo malvastiĝas pli k pli. Sed la ideologio de l’ amasoj restas grandparte ankoraŭ tia, kia ĝi estis antaŭ jarcento, kiam povis tiam ekzisti naciaj ekonomioj k sekve nacia sendependeco. Tia stato de l’ nacioj fariĝis nuntempe vera mito. Reale sur la terglobo restas tre malmultaj popoloj, kiuj konservis ĝis nun feŭdan sociaranĝon k povus iel pravigi siajn rajtojn je memstareco k ignoro al la cetera mondo. Aliflanke, tiaj rajtoj baziĝas sur sentimentaj konsideroj.

La sennaciistoj prezentas do al si la teron kiel unuon, kiel tuton, apartenantan al ĉiuj teranoj. Se en iu regiono ekzistas krudaĵoj, neutiligataj de la tieuloj, ni opinias, ke ĉi tiuj lastaj ne rajtas malhelpi, ke alieuloj utiligu tiujn naturajn riĉaĵojn.

Kiam ni parolas pri «rajto», estas kredeble, ke ne ĉiu leganto havos saman komprenon pri tiu termino. Por komprenigi nin, ne farante skolastikan difinon, ni diru, ke kapitalistoj ne rajtas kapti tiujn riĉaĵojn, tial ke ili ne celas profitigi ilin al ĉiuj teranoj, sed nur ekspluati por sia persona aŭ klasa profito. Sed, se ekzistus en la cetera mondo senekspluata socistato k malfruiĝintaj indiĝenoj en iu loko, kiuj ne konsentus liveri krudaĵojn de ili neuzatajn, ni opinias, ke iel ili agus kiel nuntempe agas kapitalistoj. Se oni konsideras, ke la tero apartenas al ĉiuj teranoj, estas evidente, ke ne justa estas la pretendo de kelkiuj, ke iu parto estu ilia propraĵo, sur kiu neniu alia rajtas surpaŝi.

Ni bone scias, ke la Rajto ne ekzistas en si; same ankaŭ cirklo aŭ kvadrato. La Rajto estas ia ideala lego, kiu regus societon, konsistantan el racie pensantaj homoj, el saĝuloj, por kiuj valoras argumentoj, ne pugnobatoj. La homoj jam de longe sukcesis fari cirklojn k kvadratojn pli malpli ideale precizajn; ili ankaŭ sukcesos fari, ke la Rajto finfine regu inter la homoj. Tiam ekzistos senekspluata socio k tiel la Socialismo estos finkonstruita.

Dume la konscio pri rajto apenaŭ ekzistas ĉe multaj homoj, ĉefe ĉe proletoj; tial ĉi tiuj lastaj tro facile konsentas esti ekspluatataj k ne ribelas. Batalo por la rajto povas do esti tre taŭga agitvorto.

Ĝis nun la kapitalismo alproprigis al si naturajn riĉaĵojn en kolonioj per sia kruela imperiisma politiko. La kapitalismo ja celas nur la gajnon, profite al iu klaso k ne la bonstaton de ĉiuj anoj de l’ socio. La kapitalismo kondutas nuntempe kontraŭ la nekapitalisme regataj popoloj el la kolonioj kiel ĝi kondutis kontraŭ siaj propraj enlandanoj tuj post sia venko super la feŭdismo. Ĝi rabas k ekspluatas ilin, ne renkontante kontraŭstaron. La proletoj el la kolonioj ja ne estas klase organizataj kiel tiuj en la landoj, jam de longe kapitalisme mastrumataj. Tial la ekspluatado en la kolonioj estas pli granda k pli kruela.

Tio estas neevitebla en nia kapitalisma epoko. Kompreneble ni malaprobas k kontraŭbatalas (8) la malindajn procedojn, aplikatajn de la kapitalisma imperiismo en la kolonioj, tial ke fakte ili ne celas civilizi, kulturi popolojn, kies socistato malfruas, sed nur ekspluatadi homojn k krudaĵojn je la profito de l’ burĝa klaso. Sed tio ne forigas la fakton, ke la neceso utiligi la naturajn riĉaĵojn el la tuta tero profite je ĉiuj teranoj postulas la malaperigon de suverenaj nacioj, kondukas al la forigo de rasaj apartaĵoj k al la submetiĝo de ĉiuj homoj je la direktoj de l’ racio. Ni rigardas sekve reakcia la politikon, kiu konsistas en predikado pri sendependiĝo de nacioj, pri memstareco de popoloj, pri konservo de moroj, kulturoj k lingvoj naciaj.

La sennaciistoj tamen ne kontraŭstaras al tiuj, kiuj sincere k sindone batalas por ke la nacioj akiru sian memstarecon, ili nur ne konsentas mem partopreni tian batalon, sciante tre bone, ke la nacia memstareco ne liberigas fakte la proletojn, ke ĝi povas nur profiti al la burĝa klaso; tial ke plie ili scias, ke en la nuna stato de l’ produktofortoj plena nacia memstareeo eĉ ne eblas k sekve, ke ĝia akcelado estas utopia.

La sennaciistoj penas konvinki la nacibatalemajn proletojn, ke ili erare, vane elspezas sian energion en malĝusta direkto, ke nur la klasbatalo povas liberigi ilin; ke nur la forlaso je ĉia nacia aŭ ŝtata suvereneco k la malapero de ĉia ekspluatado al la homo de la homo povas konsistigi la necesajn kondiĉojn por ke ekzistu daŭra paca stato en la mondo.

La sinteno de la sennaciistoj antaŭ la agitado, por naciliberigo similas tiun de kuracisto, kiu vidas malkleran kamparanon flegi malsanon per ridinde fantaziaj rimedoj. Se tiu kuracisto estas bonkora, li kompatas la pacienton tiel flegitan, sed ne povas helpi al tia flegado; li tiam proponas taŭgajn kuracilojn k ĉagreniĝas, se la flegisto ne akceptas ilin.

La agitado, kiun faras anarkistoj, komunistoj k socialistoj por la sendependiĝo de l’ popoloj estas ja esence reakcia, kontraŭas al la dezirinda unueciĝo de l’ mondo k kaŭzas grandan perdon de energio, tempo k sango.

Okazas eĉ, ke tia politiko efikas favore al iu imperiisma ŝtato kontraŭ alia. Unu ekzemplo: La batalo de l’ generalo Sandino en Nikaragvo kontraŭ Usono. En ĉiuj «revoluciaj» gazetoj el la tuta mondo oni povis legi flamajn alvokojn por subteni la «heroan» batalon de l’ granda patrioto el Nikaragvo kontraŭ la usona imperiismo. Sandino tamen tute ne celis starigi socialisman regadon en tiu mondparto. Kaj eĉ se li celus tion, li ne havus ian ŝancon sukcesi en tiu malgranda lando. Rilate Sovetion, kiu reprezentas la sesonon de l’ mondo, ekzistas eĉ duboj ĉe pluraj eminentaj revoluciuloj pri la eblo starigi tie socialismon. Estas bone konate ke Trocki, ekzemple, defendas (9) la vidpunkton pri neeblo starigi socialismon en unu sola lando. Cetere la batalo de Sandino kontraŭ la usona imperiismo utilis nur al la brita aŭ eŭropa imperiismo (10).

Se oni konsideras la batalon de Abd-el-Krim en Maroko kontraŭ la franca imperiismo, oni povas fari similajn rimarkojn. Kaj, ni ripetas insiste, ĉie en la mondo la bataloj por nacia sendependiĝo estas esence reakciaj. Ni diras «esence», tial ke pro taktikaj konsideroj, dum revolucia tempo, kiam bolas la movado en iu metropolo, bataloj pro sendependiĝo de kolonioj povas esti provizore utilaj en tiu senco, ke ili malfortigas la potencon en la koncerna lando. Se ekzemple, en Usono ekzistus revoluciaj kondiĉoj k se ardus la batalo inter la burĝaro k proletaro, estas evidente, ke la agado de iu Sandino en Nikaragvo, devigante la usonan registaron sendi trupojn tien, povus helpi al la revolucia movado en Usono mem. Sed tiaj kondiĉoj tute ne ekzistis, kiam la tutmonda «revolucia» gazetaro agitis favore al la patrioto Sandino.

Tial ni opinias, ke tiu agitado estis ne nur esence, sed fakte reakcia. Ni ja konsiderus kiel paŝon antaŭen sur la vojo de la historia evoluado, se la usona imperiismo konstruus en Nikaragvo kanalon, por komunikigi la pacifikan k atlantikan oceanojn.

Alia ekzemplo pri objektive reakcia politiko estas tiu de Komintern en Ĉinio. Estis konsilite al la ĉinaj komunistoj, ke ili subtenu la batalon de Kuo-Min-Tang kontraŭ la eŭropa imperiismo. Kaj kio rezultis el tio? La gvidantoj de la nacia ĉina movado bonakceptis la helpon de la komunistoj k poste, kiam ili opiniis esti sufiĉe fortaj por ne bezoni tian helpon, ili murdadis la komunistojn. Miloj k miloj da k-doj falis en nacia batalo k tio tiom pli malfortigis la klasbatalon.

La vera signifo de la naci-bataloj en Ĉinio k en Hindio estas, ke la tieaj burĝaroj volas ekspluatadi mem la laboristojn, sen la helpo de la fremdaj burĝaroj kun kiuj ili ja devas dividi la plusvaloron.

La intereso de la ĉiniaj k hindiaj proletoj estas klasbatali k tiucele organiziĝi k kunligi sian agadon kun tiu de l’ proletoj el la imperiismaj landoj. La intereso de l’ laboristoj el la imperiismaj landoj estas ĉiel subteni tiun batalon ĉe la koloniaj fratoj, tial ke, kiam ĉi tiuj konsentas labori por pli malalta salajro, tio reefikas sur iliajn proprajn salajrojn. Tio estas fakto, kiun neniu neas. La nacibatalo estas esence reakcia; la klasbatalo estas nepre revolucia. Ju pli la ekspluatatoj estas postulemaj, des pli la ekspluatantoj estas devigataj pli bone organizi la produktadon, instali novajn maŝinojn ktp. Kaj tio havas kiel rezulton krei kondiĉojn, kiuj devigas siavice la laboristojn postuli malpli longan labortempon por eviti senlaborecon.

La klasbatalo plie igas la ekspluatatojn ekkonscii pri neceso de tutmonda solidaro, dum la nacibatalo pluigis en la amaso la patriotajn sentojn, kiuj estas tre forta subjektiva baro malhelpanta la unuiĝon inter la diverslandaj proletoj.

Nacibataloj povis havi ian pravan signifon antaŭ multe da jaroj, kiam ekzistis memstaraj naciaj ekonomioj. Tiu epoko forpasis. La nuna problemo pri emancipiĝo de l’ laborista klaso estas tre simpla, kvankam vastega: venki la burĝan klason k organizadi k direkti mondmastrumadon. La objektivaj kondiĉoj por tio jam ekzistas. Kio malhelpas k baras, tio estas la subjektivaj fortoj, la tradicioj, la diversaj kulturoj k lingvoj. Kiuj konscie k celkonforme volas labori al la, mondunuecigo, al la sennaciigo de l’ popoloj, tiuj devas akceli senĉesan, senkompromisan batalon kontraŭ ĉiaj naciaj superstiĉoj, ĉu lingvaj, ĉu aliaj; tiuj havas intereson subteni ĉion, kio helpas en tiun direkton.

La sennaciistoj plenkonscie sin dediĉas al tiu tasko; ili rifuzas helpi al la oportunismaj klopodoj de partioj, kies ĉefa celo estas kapti la regadon en iu lando. Por sukcesi en tiu tasko, la politikaj agituloj sin apogas eĉ sur la antaŭjuĝoj de la amasoj. lli agitadas plej ofte per tute demagogiaj procedoj, kiuj ne detruas la radikojn de tio, kion necesas neniigi por starigi sennaciecan socion.

Plej trafan ekzemplon liveris lastatempe la Germana Komunista Partio, okaze de l’ baloto por elekti deputitojn por la regna parlamento. En ĝia programo la naciismo ludis grandan rolon. Kelkrilate ĝi eĉ similis tiun de la naci-socialistoj (faŝistoj aŭ Hitleranoj). Se ĉi tiuj lastaj povis atingi grandajn sukcesojn k se la komunistoj ankaŭ sukcesis forpreni relative multajn voĉojn el la socialdemokrata fronto, estas ĉefe dank’ al tio, ke ilia programo lerte utiligis la naciemon de l’ popolamasoj. La rezulto de tio estas, ke nuntempe en Germanio la naciisma ondo minacas ĉion superakvigi.

Ne malpli notindan fakton oni povas sperti nuntempe en Alzaco- Lorenio, kie la komunistoj faras nemalofte unuecan fronton kun la plej reakciaj elementoj, kun pastroj k similuloj.

La agitado por nacia liberiĝo havas eĉ tute neantaŭviditan rezulton: revivigi en jam delonge asimilitaj provincoj la deziron al apartiĝo. Oni ja devas memori, ke la nacioj ne ĉiam konsistigis unuon. Tiu unuo estas artefarita de la Historio. Kaj la fakto, ke la agitado por nacia liberiĝo tendencas ŝanĝi la direkton en la movo de l’ historia rado, pruvas plej bone la reakciecon de tia politiko.

La taktiko de partioj rekomendantaj la nacibatalon havas ankaŭ aliajn, neantaŭviditajn konsekvencojn. Kiam en Manĉurio okazis konflikto inter Sovetio k Ĉinio, la konsekvencaj anoj de la politiko pri rajto de l’ popoloj je memdispono akre riproĉis al Stalin lian «imperiismon». Ilia riproĉo formale estis prava; Stalin ja agis nekonsekvence kun sia propra politiko, sed ni opinias, ke li agis prave en la intereso de l’ Revolucio.

Pro la ĉi supre diritaj motivoj la nunaj politikaj partioj ne povas bone plenumi edukan taskon, ne povas efike labori por detrui la subjektivajn fortojn, kiuj baras, bremsas la historian procezon (11), kiu nepre kondukas la homaron al mondunuiĝo per la senĉesa evoluado k plivastiĝado de l’ produktofortoj.

La sennaciistoj sekve deklaras laŭte k tute malkaŝe, ke ili ne volas partopreni en iu ajn agitado k batalo por naciliberigo. Ili avertas la proletojn, ke tio povas neniel liberigi ilin.

La plej freŝdata historio tre bone instruas, ke la nacibatalo estas iluzio, trompo por la laboristoj. Se ni ekzamenas la vivkondiĉojn de la proletoj el la «liberigitaj» nacioj kiel Ĉeĥoslovakio, Estonio, Finlando, Irlando aŭ Polio, ni konstatas, ke ili neniel estas pli bonaj ol antaŭ la nacia liberiĝo.

La sola profitdona batalo por la proletaro estas do la klasbatalo, ne la nacibatalo. Kiam laboristoj atingis pli mallongan labortempon, pli bonajn laborkondiĉojn, ili fakte antaŭeniris sur la vojo al definitiva liberiĝo.

* * *

Sed la sperto montras ĉiutage, ke la klasbatalo havas ŝancon sukcesi nur se ĝi estas organizata mondskale. La ĝisnuna internacia organizmaniero de l’ proletoj ne plu estas la plej taŭga por konduki al sukceso la klasbatalon. Nur la sennaciismo proponas racian k trafan organizsistemon. Laŭ tiu sistemo la laboristoj ne estus nacie k internacie organizitaj sed tutmonde laŭ industrioj. Ekzemple, la ministoj el la tuta mondo apartenus al la sama sindikato k kiam tiu organizo decidus strikon, tiu decido valorus por ĉiuj anoj. Kaj kiam la kapitalismo estus finvenkita, tiu Sindikato organizus la minindustrion laŭ la bezonoj k postuloj de l’ tuta homaro.

La saman rezonadon oni povas fari pri ĉiuj industrioj. Stastikaparato kalkulus ĉiujn riĉaĵojn el la mondo k difinus la kvanton, kiun rajtas ricevi ĉiu homo. La tuta produktado estus raciigata k sufiĉus labori dum kelkaj horoj – eble 3-4 – ĉiutage por ke ĉiu homo ĝuadu bonstaton k komforton. En tia mondmastrumado ne povas temi pri naciaj kadroj, kiujn zorge celas konservi la internaciistoj.

Sendube la tuta afero aspektas nun utopia k ĝi estigos kompateman rideton ĉe la lipoj de la nuntempaj revoluciuloj- oportunistoj. Kompreneble ni ne kredas, ke la sennaciismo estos morgaŭ akceptata de la klasbatala proletaro. Sed Marks k Engels povis ankaŭ aspekti kiel utopiistoj, kiam ili verkis antaŭ 83 jaroj la Komunistan Manifeston. Post tiu longdaŭra tempo la socio, kiun ili prezentis al si kiel nepre stariĝontan, ankoraŭ ne ekzistas. En Sovetio oni ja «konstruas socialismon»; sed tio ĝuste pruvas, ke eĉ tie ĝi ankoraŭ ne stariĝis. Ni ne ekzamenos, ĉu fakte oni konstruas socialismon, aŭ ĉu la tiea ekonomio tendencas fariĝi ŝtata kapitalismo kun grandega burokrataro oligarkia. Regas ja en Sovetio sama monsistemo kiel en kapitalistaj landoj k tre diversaj salajroj. Masonisto ekzemple ne havas la saman salajron kiel arkitekto. Tiu konstato ne estas riproĉo; ni nur celas montri, ke estas permeseble anticipi sen risko esti rigardata kiel malsaĝulo, ĉar post jarcento da propagando por socialismo, ĝi ankoraŭ nenie ekzistas.

La vidpunkto de la sennaciistoj do ne tute koincidas kun la nuna politiko de l’ diversaj laboristaj Internacioj. Ni eĉ opinias, ke ilia politiko estas kelkrilate reakcia, almenaŭ filistre oportunisma.

Kiam Marks k Engels verkis sian faman Manifeston, ne ekzistis tiam mondlingvo. Sed nuntempe ekzistas esperanto. Jam plurdekoj da miloj da laboristoj scipovas ĝin k miloj da ili ĉiutage ĝin aplikas. Jam en 10 universalaj kongresoj (12) plurcentoj da proletoj povas diskuti varme k pasie pri siaj propraj aferoj, uzante nur tiun artefaritan lingvon. Kaj malgraŭ tiuj videblaj faktoj, la gvidantoj el la laborista movado ignoras tiun racian tutmondan interkomprenilon. Ili cetere agas konsekvence. Konscie aŭ ne, ili sentas, ke la ĝenerala aplikado de esperanto en la laborista movado kondukus ilin al reviziado de ilia politiko, de iliaj gvidprincipoj. Ili pli malpli obtuze sentas, ke ilia rolo en la gvidado de la amasoj estus malgrandigata, se ĉiuj proletoj komprenus unuj la aliajn; se la kongresoj povus okazi sen tradukistoj k interpretistoj; se la laboristoj povus interrilati senpere tra la tuta mondo. Fakte kreiĝis en la socio nova klaso da homoj: la laboristaj gvidistoj, kies personajn interesojn iel povus domaĝi la mondlingvo.

La sennaciistoj maltime k malkaŝe denuncas tian gvidistan parazitemon. Ili sin turnas al la amaso k vokas al la racio de l’ komprenkapablaj homoj, por ke ĉi tiuj lastaj utiligu k disvastigu ĉion, kio estas racia; ĉion, kio reprezentas teknikan progreson k helpas detrui la barojn, kiuj ĝenas la antaŭeniradon de l’ proletaro. La sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca: kontraŭ naciaj lingvoj k kulturoj, naciaj kutimoj k tradicioj. Por ili esperanto estas ilia ĉefa lingvo k la naciajn lingvojn ili rigardas nur kiel helpajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn nacibatalo k agnoskas kiel necesan k profitdonan al la ekspluatataro nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn k la naciecojn k ĉian ekspluaton. Ili subtenas ĉion, kio helpas malaperigi la diferencojn inter la popoloj k kondukas al racia mastrumado de l’ terglobo. Ili opinias, ke ĉio, kio miksas k lutas la popolojn, faras bonan homaĵon.

La sennaciistoj bazas sian konvinkon sur la konstato, ke la racio, kiu inventas k konstruas, estas la sole taŭga bazo, sur kiu povos stariĝi tutmonda kulturo. Ili tamen ne kredas, ke ĉiuj homoj povos baldaŭ akiri menson, en kiu superregus la racio. Ill scias, ke la sento estas granda forto, tre efika instigilo, ke la mitoj ludis grandan rolon en la Historio. Se homoj povas prezenti al si la sennaciismon, la mondunuiĝon nur kiel novan miton, simila al la patrio, tio ne tre domaĝas. La konsciaj sennaciistoj sekve ne forpuŝas de si homojn, kiuj estas ĉefe kaptataj de la entuziasmo por granda, nobla idealo. Tro ofte la racio estis metata je la servo de l’ mistiko; kompense ni metu la mistikon je la servo de l’ racio.

Sed estu nenia miskompreno: ni havas la firman konvinkon, ke nur la ekspluatata klaso, la proletaro, povas esti la historia forto, kiu starigos sennaciecan, senekspluatan socion. Ne pro tio, ke la proletoj estas esence diferencaj de la burĝoj, sed tial ke ilia klasbatalo por emancipiĝi instigas ilin al mondskala unuiĝo, k samtempe devigas la ekspluatantojn senĉese pliperfektigi, pli raciigi la produktorimedojn. Kie la salajroj estas malaltaj, kie la laboristoj konsentas vivi en tre mizeraj kondiĉoj, tie la mastroj ne havas instigon por instali maŝinojn k raciigi la produktadon.

Mondmastrumado preparas la grundon por mondkulturo, kulturo, kies substrato (13) estu la racio.

Tio ne signifas, ke la homoj fariĝos ĉiuj sammodelaj. Kreiĝos certe ia unueco en la spiritostato k karaktero de l’ homoj. Foriĝos la naciaj apartaĵoj, sed daŭre ekzistos individuaj diferencoj. Kaj tial ke la homoj havos la eblon kontakti kun ĉiuj mondpartoj, havos plurajn horojn liberajn ĉiutage k povos ilin dediĉi al persona laboro, al individua kulturo, oni povas prave konjekti, ke el tio rezultos fortaj individuoj kun originalaj pensoj k sentoj, kiuj esprimiĝos en diversaj artoj, kompreneblaj k senteblaj en la tuta mondo.

 

III. LA POZICIO DE LA SENNACIISTOJ ANTAŬ LA ESPERANTA MOVADO

a) Antaŭ la burĝa movado

Kio karakterizas la sennaciismon, tio estas ĉefe ĝia agnosko pri la grandega rolo, kiun ludas en la mondo la artefaremo. Tia kapablo faris el la homo la reĝon super la aliaj animaloj. La homo adaptas la naturon al si, dum la besto devas adaptiĝi al la naturo. La sennaciistoj sekve ne neas la grandan forton, kiu kuŝas en la volo de l’ homo. Ili sendube scias, ke li ne povas liberiĝi el sia propra pezo, aŭ salti for de sia ombro. Tamen, la limigita spaco, sur kiu agas la homo, estas relative larĝa. Lia volo sekve povas fari grandajn verkojn. Tial ni kredas, ke la «fatalaj leĝoj» de l’ historio estas nur relativaj.

Unu el la plej belaj k revoluciigaj inventoj de l’ homo estas la artefarita lingvo. Esperanto estas mirinda ilo, kiun neniu homo ankoraŭ scipovas plene utiligi. Eĉ la aŭtoro mem ne kapablis apliki ĉiujn ĝiajn latentajn riĉojn. Zamenhof estis pioniro. La ĝenerala aplikado de lia verko havos nekalkuleblajn sekvojn.

Kompreneble, tial ke lingvo estas ilo, ĝi povas esti utiligata por plej diversaj celoj. Aviadilo ankaŭ povas servi por ĵeti bombojn sur urbon aŭ por provizumi neĝsieĝatajn observejojn. Tamen estas tre grava la ekzisto de multnombraj aviadistoj, eĉ la militistaj. Same estas profite por la progreso, se burĝaj esperantistoj akiras lerton en la uzado de l’ lingvo. La sennaciistoj sekve neniel ĉagreniĝas, kiam ili konstatas prosperon en la burĝa esperanta movado.

Sed evidente la sennaciistoj rekomendas al la laboristaj esperantistoj, ke ili elspezu neniun tempon k monon por subteni la neŭtralan esperantan movadon, sed dediĉu siajn tutajn fortojn por meti esperanton je la servo de l’ proleta klaso k tute speciale je la servo de l’ sennaciismo.

b) Antaŭ la laborista movado

La ĉi supre eldiritaj ideoj ne estas tute novaj. Ili estas eĉ iel aplikataj jam de dek jaroj en la kadro de Sennacieca Asocio Tutmonda. Tial ke tiu organizo celas arigi la klaskonsciajn proletajn esperantistojn el ĉiuj tendencoj, la sennaciistoj subtenas ĝin k ne celas iel ajn konkurenci. Ili nur postulas en SAT la samajn rajtojn kiel la internaciistoj. En la kadro de tiu senpartieca, supertendenca Asocio ili batalas por la unueco de l’ laborista esperanta movado k kontraŭ ĉiaj provoj meti ĝin sub la kaŝan aŭ malkaŝan gvidadon de ia ajn partio.

La sennaciistoj havas la konvinkon, ke la praktika aplikado de esperanto en organizo kiel SAT, kies strukturo estas sennacieca, estas tre taŭga grundo por dissemi la sennaciismon. Tial ili kontraŭus eĉ eventualan provon trudi oficiale al SAT sian propran ismon. La unueca organizo de l’ prolet-esperantistoj devas resti malfermata al ĉiuj internaciistoj, por ke ili povu konatiĝi kun pli racia k konsekvenca aplikado de esperanto en la organizado de l’ estonta socio.

Fermitan sekton, apartigitan de la cetera klasbatala laborista movado, la sennaciistoj ne celas formi. Ili nepre volas resti en intima kontakto kun ĝi. Partopreni ĝiajn batalojn, kiam ili fakte estas klasaj k sekve liberigaj. Tiom longe, kiom esperanto estos praktikata de nur kelkaj dekmiloj – eĉ centmiloj – da homoj en la tuta mondo, la sennaciistoj ne pretendas formi partion, sed nur konsistigi tendencon en la laborista movado. Ili sekve povas eĉ aparteni partion en kiu estas permesite priparoli k defendi la novan ismon.

La sennaciistoj scias, ke jam ekzistas en la laborista movado obtuza tendenco al sennaciismo. La organizo nomata La Industriaj Laboristoj de l’ Mondo (angle I.W.W.), kiu naskiĝis en Usono k kies anoj suferis multajn persekutojn, havas en sia programo premison pri sennaciismo. En ĝi ja estas parolite pri universala unuiĝo, kio signas, ke en la spirito de la fondintoj la koncepto pri nacioj estis malforta. Sed, kompreneble, tial ke tiu organizo ne okupiĝis pri solvo de la lingva problemo, estas tute nature, ke tiu tendenco povis resti nur en embria stato.

La sennaciistoj sekve vidas en la laborista esperanta movado la plej taŭgan grundon por dissemi siajn ideojn. Tial ili deziras ĝian unuecon, kiu estas kondiĉo por ĝia sukceso. La sennaciistoj vokas al la laboristoj el la tuta mondo:

Lernu esperanton! Esperantistoj sennacieciĝu!

 

La Sennaciista Frakcio el membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda

 


 

PIEDNOTOJ

(1) Mallongkapaj homoj.

(2) France: Jaurès.

(3) «Se, en iu milito, temas pri defendo al la demokratio, pri batalo kontraŭ jugo kiu subpremas la nacion, mi neniel kontraŭas al tia milito, k mi ne timos la vorton «naci-defendo», kiam ĝi rilatas al tiu speco de milito aŭ ribelo . . . Estus same ridinde ne voli agnoski, ke pravaj estas la militoj, kiuj povus nuntempe eksplodi inter subpremataj popoloj kaj iliaj subpremantoj, kiel ekzemple la ribelo de la Irlandanoj kontraŭ Anglio, de Maroko kontraŭ Francio, de Ukrainio kontraŭ Rusio k.t.p.» LENIN Nefermita Letero al Boris Suvarin, 1916 – en «La Socia Kritiko» (La Critique Sociale) n-ro 1, Marto 1931.

(4) Lenin estis kontraŭulo de esperanto k sekve ĉiuj ortodoksaj leninistoj, kiuj jam lernis esperanton, devus ĝin . . . mallerni. En la ruslingva gazeto Raboĉe Krestdjnskij Korespondent, n-o 21, 15-an de novembro 1928, K-dino M. J. Uljanova, la fratino de Lenin, diris interalie jenon : «Lenin plurfoje parolis pri esperanto k tre malfavore, konsiderante ĝin tro artefarita, simpligita k malviva. . .» Kaj en Sennaciulo n-o 278, 30-an de januaro 1930, aperis sciigo de Karl Lindhagen, urbestro de Stokholmo, kiu siatempe provis interesi Lenin pri esperanto okaze de interparolo. La fama gvidinto de Komintern diris: «Ni jam havas tri mondlingvojn k la rusa igos la kvara.» Li argumentis, ke artefarita lingvo estas neeblaĵo.

(5) Komp. artikolon en Sennaciulo n-ro 297 kun titolo: Anarkismo kaj Sennaciismo. Sendube la anarkistoj kontraŭbatalas la patrion. Sed necesas rimarki ke ili identigas la patrion kun la ŝtato. Celante detrui la ŝtaton, tio ne signifas, ke ili ankaŭ celas detrui la naciajn apartaĵojn, kiaj estas la lingvoj k kulturoj. En la menciita artikolo Sebastiano For (france: Faure) priskribante la funkciadon de anarkista socio, konservas la nacian kadron. Kaj ne povas aliel esti ĉe tiu aŭtoro, ĉar li ne prikonsideras la lingvan problemon, kiun solvis la esperantistoj.

(6) La substreko estas nia.

(7) Uzante la vorton «agitisto» ni volas tiel esprimi diferencon inter simplaj partianoj k la aliaj, kiuj kvazaŭ profesie politikumas, kiuj ĉefe celas fariĝi deputitoj aŭ akiri aliajn similajn mandatojn.

(8) Se oni demandus nin: «Kiel vi kontraŭbatalas?» Ni respondus: tiel same kiel la «kontraŭimperiistoj», – per paroloj. Kiam en la revolucia gazetaro el la tuta mondo estis laŭdata la batalo de l’ nikaragva patrioto Sandino kontraŭ la usona imperiismo, la redaktoroj ne volontiĝis en lian armeon por partopreni per armiloj la batalon. Kiam en kolonioj ribelas indiĝenoj k batalas kontraŭ siaj ekspluatantoj, ni kompreneble aprobas; sed ni avertas, ke veran emancipiĝon la indiĝenoj ne atingos per «nacia sendependiĝo»; ni rekomendas, ke ili klasbatalu, ke ili kunigu siajn fortojn kun tiuj de la tutmonda proletaro por tiel forigi ĉian ekspluatadon. Se en iu metropolo la laboristaro strikus por ĉesigi kruelan ekspluatadon en kolonioj, ni ankaŭ kompreneble partoprenus tian strikon.

(9) Oni memoru, ke Trocki vivis ankoraŭ, kiam estis verkataj ĉi tiuj linioj. – Eld.

(10) Por eviti ĉian miskomprenon, necesas rimarkigi ĉi tie, ke rilate al Sovetio la problemo estas tute alia. Se kapitalistaj ŝtatoj atakus Sovetion, la tieaj laboristoj ne defendus iun patrion, sed la Revolucion, la Socialismon. Estus cetere la devo de l’ proletoj el la tuta mondo ĉiel partopreni al tiu defendo.(*)
Sed por nenion forsilenti el nia penso, ni aldiru, ke se pasus dekoj da jaroj sen ke la kapitalismo estu renversata en la aliaj landoj; se povus kunekzisti socialisma ekonomio en Sovetio k kapitalisma en ceteraj landoj – kio ŝajnas al ni tre dubinda – estas tre verŝajne, ke kreiĝus en Sovetio ia danĝera patriotismo.

(*) Jam nemultajn jarojn post la apero de ĉi tiuj linioj Lanti reviziis sian penson pri defendindo de la soveta ŝtato, sub la impona leciono, kiun Stalin donis al ni per la fizika ekstermado – post parodio de juĝado – de la kunuloj de Lenin. – La eldonantoj.

(11) Necesas ĉi tie rimarkigi, ke ni ne konsideras tiun procezon, kiel ian diaĵon, kiu konscie direktus la homajn aferojn. Por ke la leganto komprenu ĝuste nian esprimon, li bonvolu kompari nian klarigon sur la pĝ. 24 k 41.

(12) En 1951 okazis jam la 24-a de tiaj kongresoj. – Eld.

(13) Esenca parto subtenanta la estecon.

 

 


[Home] [Top]